[ Pobierz całość w formacie PDF ]
.Observante ilin ni povosdecidi pri la originala celo de nia serĉo.Nu, nun laŭ nia supozo niestigas feliĉon ne por nur kelkaj personoj en la civito sed por la tutacivito.Baldaŭ ni ekzamenos la kontraŭon.Sed estas kvazaŭ nikolorigus statuon kaj iu riproĉus nin dirante ke ni ne uzas la plejbelajn kolorojn por la plej belaj partoj de la bildo—ĉar la okuloj estasplej belaj, ili devus esti purpuraj, ne nigraj.Ni kredus ke ni adekvatedefendus nin dirante: ‘Admirinda Sinjoro, ne supozu ke ni devaskolorigi okulojn tiel belajn ke ili tute ne aspektas kiel okuloj, nek laaliajn partojn.Pripensu: Se ni ĝuste kolorigos ĉiujn partojn, ni faros latuton bela’.Do ne postulu ke ni provizu al la gardistoj feliĉon kiu farusel ili ion alian ol gardistoj.Ni povus ordoni ke kultivistoj estu vestitajper luksaj roboj kaj portu orajn ornamaĵojn por esti feliĉaj dum ilikultivas.Aŭ ke ceramikistoj kuŝu dekstre de la fajro drinkante kaj107421Parto Kvarlukse manĝante antaŭ la rado dum ili ceramikas laŭdezire.Ni povussimile feliĉigi ĉiujn aliajn por ke la tuta civito estu feliĉa.421“Sed ne admonu nin fari tion, ĉar se ni obeus vin la kultivisto neestus kultivisto kaj la ceramikisto ne estus ceramikisto kaj neniu aliahavus rolon kia estigas civiton.Tamen rilate al la civitanoj aliaj ol lagardantoj la danĝero estas malpli grava.Se ŝuriparistoj fariĝas pigrajkaj koruptitaj kaj pretendas esti kiaj ili ne estas, tio ne endanĝerigasla civiton.Sed komprenu ke se la gardistoj de la leĝoj kaj de la civitomem ne vere gardas, sed nur ŝajnas gardi, ili plene detruas la tutanciviton ĉar ili estas la sola kaŭzo de la bonfarto kaj prospero de lacivito’.Do se ni vere faras gardistojn kiel eble plej malmultedamaĝantajn la civiton, tiu riproĉanto farus kultivistojn kvazaŭgastigantojn ĉe publika bankedo: Prosperaj, jes, sed ne en civito.Lipensas pri io alia ol civito.Ni pripensu: Kiam ni decidas pri lagardistoj, ĉu nia celo estas ke ili estu plej prosperaj, aŭ ĉu ni celas kela tuta civito prosperu? Necesas konvinki la servistojn kaj gardistojnke la naturo de ĉiu socia klaso decidu pri ĉi ties partopreno en feliĉeco.”“Nu,” li respondis, “mi opinias ke vi bone parolas.”“Do,” mi daŭrigis, “ĉu vi kredas ke mi povas kontentige prezentiparencan argumenton?”“Ĝuste kion?”“Pripensu: Ĉu la samaj kaŭzoj ankaŭ detruas la aliajn laboristojnkaj senvalorigas ilin?”“Kiuj kaŭzoj?”“Riĉeco kaj malriĉeco,” mi respondis.“Kiel?”“Ĉi tiel: Ĉu vi kredas ke riĉiĝinta potisto volus plu praktiki sianarton?”“Tute ne.”“Anstataŭe, li fariĝus pigra kaj neglektema?”“Certe.”“Ĉu li do fariĝus malpli bona potisto?”“Tute certe,” li respondis.“Tamen, se, pro sia malriĉeco, li ne povas provizi al siinstrumentojn kaj aliajn ilojn por sia arto, li faras malpli bonanlaboron.Kaj konsekvence li instruas siajn filojn aŭ aliajn lernantojnesti malpli bonaj metiistoj.”“Tio estas sendube vera.”108Parto Kvar422“Do kaj malriĉeco kaj riĉeco degenerigas la laboron de la metiistojkaj la metiistojn mem.”“Evidente.”“Do, estas klare ke ni trovis ankoraŭ plian danĝeron por lagardistoj, kontraŭ kiu ili devos zorge atenti por ke ĝi ne sekreteenŝteliĝu en la civiton.”“Kiun danĝeron?”“Riĉeco kaj malriĉeco,” mi diris.“Tiu enkondukas luksamon kaj422pigremon kaj ribelon, kaj ĉi tiu enkondukas avaremon kaj degeneronkrom ribelon.”“Jes, certe,” li respondis.“Tamen konsideru, Sokrato: Kiel niacivito kapablus batali se ĝi ne akirus kapitalon, precipe se necesusbatali kontraŭ granda, riĉa malamiko?”“Klare ke estus malfacile,” mi diris, “se oni devus batali kontraŭnur unu.Sed estus facile se oni batalus kontraŭ du malamikoj.”“Kial vi diras tion?” li demandis.“Unue,” mi diris, “kvankam eble necesus batali kontraŭ riĉaj viroj,tamen niaj gardistoj estos ekspertaj militistoj.”“Jes, ili estos tiaj,” li respondis.“Sed, Adejmanto,” mi demandis, “ĉu, laŭ via kredo, ekspertet r e j n i t a b o k s i s t o n e p o v u s f a c i l e v e n k i d u r i ĉ a j n , g r a s a j n neboksistojn?”“Eble ne samtempe.”“Eĉ se li povus forkuri de la unua,” mi diris, “sed povus konstanteturni sin kaj ataki per bato, kaj li farus tion multfoje en varmegasunlumo? Ĉu tia persono ne venkus multajn tiajn malamikojn?”“Verdire,” li respondis, “ne estus mirinde.”“Sed ĉu vi ne kredas ke riĉuloj estas pli sciplenaj kaj spertaj priboksado ol pri batalado?”“Mi ja kredas tion, li diris.”“Verŝajne, do, niaj atletoj facile batalus kontraŭ duoble aŭ trioblepli granda nombro da malamikoj.”“Mi akordas kun vi,” li respondis, “ĉar mi kredas ke vi pravas.”“Supozu, do, ke ili sendus ambasadoron al la alia civito por diri laveron: ‘Ni havas nek oron nek arĝenton, ĉar posedi tion estasmalpermesite al ni, kvankam ne al vi.Se vi batalos kune kun ni, vipovos preni la riĉaĵojn de la aliaj’.Ĉu vi kredas ke personoj aŭdintaj109423Parto Kvartion preferus batali kontraŭ fortikaj kaj malgrasaj hundoj anstataŭkontraŭ grasaj kaj molaj ŝafoj?”“Mi kredas ke ne.Sed,” li respondis, “se la trezoro de ĉiuj aliajkolektiĝus en unu civito, ĉu ne estus danĝere por malriĉa civito?”“Vi estas naiva,” mi komentis, “se vi kredas prave nomi ion alian‘civito’ ol ĉi tiun kiun ni establas.”“Kiel povas esti?” li demandis.423“Necesas uzi pli larĝan koncepton pri la aliaj, ĉar ĉiu el ili estasmultparta urbo, ne integra civito eĉ se ĝi kvazaŭlude nomas sin tio.Rilate al milito, du grupoj ekzistas en ĝi, milititantaj unu kontraŭ laalia.Ili estas la riĉuloj kaj la malriĉuloj.Kaj en ambaŭ grupoj estasmultaj aliaj grupoj, tiel ke se vi supozas ke temas pri unu civito viplene eraras.Sed se vi traktas ilin kiel multajn grupojn kaj donas aliuj grupoj la monon kaj potencon kaj eĉ la aliajn homojn, vi ĉiam havosmultajn kunbatalantojn je via dispono kaj malmultajn malamikojn.Dum via civito restos prudenta, kia ĝi estas nun aranĝita, ĝi estos laplej potenca eĉ se ĝi havos nur mil defendantojn.Mi ne parolas pri ĝiareputacio sed pri ĝia vera karaktero [ Pobierz całość w formacie PDF ]

  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • igraszki.htw.pl